Il libro della settimana…dal 9 al 13 novembre 2010: “Robinson in Siberia” di Tivadar Soros
Tivadar Soros
Robinson in Siberia
Udine, Gaspari, 2010
Una famiglia di esperantisti, quella dei Soros, grazie al padre Tivadar, di cui Robinson in Siberia ci racconta in esperanto la rocambolesca fuga da un campo di internamento di prigionieri austroungarici nella Russia della rivoluzione. Pubblicato a puntate nel 1923 nella rivista Literatura Mundo, la prima rivista letteraria in esperanto, e poi a Budapest nel 1924, ora ci giunge tradotto in italiano da Margherita Bracci Testasecca con due prefazioni dei figli Paul e George Soros e una nota introduttiva di Humphrey Tonkin.
I figli hanno voluto rendere omaggio al padre, scrittore ungherese ed esperantista, rieditando la memoria giovanile nella collana “Diari e memorie della Grande Guerra” che la casa editrice di Udine Gaspari continua a nutrire di testimonianze preziose. Ma nelle loro introduzioni ricordano anche Maskerado, il libro in cui Tivadar racconta i 10 mesi dell’occupazione nazista in Ungheria, quando lui, grazie al suo sangue freddo e alle sue capacità organizzative, riuscì a garantire la sopravvivenza della propria famiglia e di tanti altri ebrei. I Soros riescono a cavarsela anche nel dopoguerra, “evadendo” ad uno ad uno dall’ Ungheria comunista: prima George, che rimane a studiare in Inghilterra, poi Paul, che taglia la corda partecipando ai giochi olimpici in Svizzera, ed infine il padre e la madre, che all’indomani della rivoluzione del ’56 approfittano della tregua, prima che la cortina di ferro si richiuda, per trasferirsi in America.
Poliglotti ed esperantisti, si rifanno un’esistenza negli Stati Uniti dove la lezione di Tivadar secondo cui “nelle circostanze più difficili l’impossibile può diventare possibile” darà i suoi frutti. Come sintetizza George Soros, definendo il racconto dell’avventuroso viaggio attraverso la Siberia il prologo a Maskerado:
“le vicissitudini della prima guerra […] sarebbero servite da banco di prova per poter fronteggiare quelle della seconda. Come mio padre ebbe modo di apprendere, ci sono momenti che non obbediscono a nessuna regola, e il solo modo per superarli, cioè per sopravvivere, consiste proprio nell’infrangere queste regole”.
Una lezione di vita che i fratelli Soros, Paul ingegnere, George economista e filosofo popperiano, ma soprattutto operatori sul mercato finanziario globale e animatori di innumerevoli fondazioni, sembrano coltivare con tenacia. E nel loro cosmopolitismo, l’attenzione per l’esperanto non è mai venuta meno.
(Silvia Calamandrei)
Diamo qui di seguito la traduzione in esperanto della nota critica (a cura di Margherita Bracci Testasecca)
Tivadar Soros
Modernaj Robinzonoj
Udine, Gaspari, 2010
Jen esperanta familio, kies patro Tivadar, en Modernaj Robinzonoj , rakontas en esperanto sian rokambolan eskapon, kune kun aliaj aŭstri-hungariaj oficiroj, el siberia militmalliberejo. Tio okazas dum la rusa revolucio. Eldonita en 1923, en sinsekvaj epizodoj de Literatura Mondo (la unua literatura revuo verkita en esperanto), kaj denove en Budapesto en 1924, tiu rakonto alvenas fine al ni en la itala traduko de MBT, inkluzivante antaŭparolojn de Paul kaj George Soros kaj enkondukon de Humphrey Tonkin.
La du filoj de la aŭtoro, homaĝe al la patro – hungara verkisto kaj esperantisto – apogas tian novan eldonon de lia junaĝaj memoraĵoj en la serio “Diari e memorie della Grande Guerra” , kiun la eldonisto Gaspari, el Udine, daŭrigas nutri per altvaloraj atestoj. Tamen, antaŭparolante, ambaŭ mencias la sekvan libron de Tivadar Soros, Maskerado, en kiu la aŭtoro rakontas pri la dek monatoj de la naziisma okupado en Hungario. Dum tiu periodo, danke al sia malvarma sango kaj organiza kapablo, li sukcesis garantii transvivon ne nur al sia propra familio sed ankaŭ al nombraj aliaj judoj. Eĉ en la postmilita periodo, la Soros familio sukcesas sin eltiri el danĝera situacio, unuope forirante el komunisma Hungario: unue George, kiu plurestas en Brita lernejo; poste Paul, kiu forŝteliĝas al Svislando pretekste ke li partoprenas en la olimpiaj ludoj; kaj fine la gepatroj, kiuj tuj post la revolucio de 1956 profitas de la paŭzo antaŭ la fermo de la fera kurteno por transloĝiĝi al Usono.
Poliglotoj kaj esperantistoj, ili rekomencas novan vivon en tiu lando, kie la leciono de Tivadar: “en malfacilaj situacioj, maleblo fariĝas eblo” pruviĝas fruktodona. George Soros mem, difinante la rakonton de la aventura vojaĝo de sia patro trans la Siberio kiel la prologo de Maskerado, skribas ke: “la travivaĵoj de la unua milito […] ludis rolon de provbenko por kapable alfronti ĉiujn de la dua milito. Kiel spertis mia patro, ekzistas momentoj kiuj tute ne obeas al la reguloj; kaj la nura maniero por superi ilin – tio estas, por transvivi – konsistas, fakte, en la rompo de tiaj reguloj”.
Ŝajnas ke tian vivlecionon, la Soros fratoj – Paul, inĝeniero; George, ekonomikisto kaj filozofo; kaj, ambaŭ, precipe financistoj kaj vervigantoj de nombraj fondaĵoj – persiste sekvas. Krome, ilia atento al esperanto, kiel parto de la komuna mondcivitanismo, neniam malaltiĝis.